6-a de aŭgusto
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2025 tagoj |
La 6-a de aŭgusto estas la 218-a tago de la jaro (la 219-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 147 tagoj restas.
Je la 6-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -371: Batalo de Leuktra (Beotio): teba armeo de Epaminondas venkis armeon de Sparto
- 1181: En Novgoroda respubliko estis fondita la unua rusa urbo ĉe la rivero Vjatka — remparburgo
- 1223: Reims: Ludoviko la 8-a kaj Blanka de Kastilio kroniĝis kiel gereĝoj de Francio
- 1249: Milito inter patro kaj filo - la reĝo Venceslao la 1-a venkis sian filon Přemysl Otakar la 2-a en la batalo de Most, kiu estis senigita je siaj regaj rajtoj kaj malliberigita en la kastelo de Přimda - lia patro poste nomumis lin morava margrafo kaj repaciĝis
- 1272: Ladislao la 4-a iĝis reĝo de Hungario
- 1409: Nome de Alta majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj Ulrich von Jungingen de Malbork foriris senditoj kun militdeklaro
- 1414: Pola-litova armeo konkeris Nidzica
- 1460: Pola armeo denove rekonkeris Malbork en batalo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1517: Francysk Skaryna en Prago eldonis Psalmaron, unuan libron en la rutena lingvo
- 1538: Hispana vojaĝisto kaj konkistadoro Gonzalo Jiménez de Quesada fondis Bogoton
- 1566: Turka armeo komandata de sultano Sulejmano la 1-a komencis sieĝon de Szigetvár en Hungario
- 1623: Urbano la 8-a iĝis papo
- 1711: Pilgrimado: de Varsovio al Jasna Góra ekmarŝis unuaj katolikaj pilgrimantoj, kiuj ĉiujare seninterrompe trapaŝas perpiede 243 km — nuntempe al la pola pilgrimloko Częstochowa ekmarŝas de la tuta Pollando ĉ. 250 pilgrimarojn
- 1806: Sankta Romia Imperio ĉesis ekzisti - Francisko la 1-a abdikis sub la premo de Napoleono, rezignante pri imperiestra titolo
- 1819: Konferenco de Karlsbad pri kontraŭbatalado de liberalaj kaj naciaj tendencoj en Germanio, kies voĉdonoj celis subpremi naci-demokratian movadon strebanta al germana unuiĝo kaj demokratiigo
- Koloniismo
- 1824: Peruo: Batalo de Junín - perua-kolombia armeo venkis la hispanan
- 1825: Hispana Imperio: Bolivio deklaris sendependecon (de Hispanio)
- 1861: Brita imperio: Britio aneksis Lagoson en Niĝerio
- 1865: Mekanika inĝenierarto: padelŝipo "Prago" estis lanĉita apud la rivero Vultavo por komenci regulan pasaĝeran transporton de Prago al Štěchovice
- 1866: Édouard Jean-Marie Stephan malkovris asteroidon Julia
- 1890: En Nov-Jorko okazis unua ekzekuto per elektra seĝo
- 1896: Franca kolonia imperio: Madagaskaro fariĝis franca kolonio
- 1901: Teritorio de Kioŭoj en Oklahomo estis malfermita por blankuloj
- 1905: Imperiestro Nikolao la 2-a eldonis manifeston, kiu establis interalie la Ŝtatan Dumaon, kiel konsilan institucion ĉe la monarko
- Unua Mondmilito
- 1914: Serbio deklaris militon kontraŭ la Germana Imperia Regno, kaj Aŭstrio-Hungario kontraŭ la Rusia Imperio; lige al tio de Krakovo eliris Unua Kadra Kompanio por batali en Kongresa Pollando, kio simbolis komencon de renaskiĝo de la Dua Pola Respubliko; en Varsovio Józef Piłsudski anoncis falsan vivigon de sekreta Nacia Registaro; en Lvovo kadre de Aŭstria-hungara armeo formiĝis Ukrainaj siĉ-pafistoj (unua ukraina nacia unuo post la Batalo ĉe Poltavo, junie 1709); Unua Batalo de Atlantiko: du tagojn post militdeklaro de Britio kontraŭ Germanio 10 germanaj submarŝipoj foriris de bazo en Helgoland por batali kun reĝa mararmeo en Norda Maro
- 1915: Germana armeo uzis venengason (kemia kombinaĵo de kloro kaj bromo) kontraŭ rusoj defendantaj Fortikaĵon Osowiec (proksime al Goniądz) — la rusa armeo ankoraŭ sen gasmaskoj spertis grandegajn perdojn
- 1917: Batalo de Mărășești (distrikto Vrancea) komencita inter rumana kaj germana armeoj
- 1918: Ferdinand Foch iĝis marŝalo de Francio
- 1919: Hungara Sovetrespubliko falis post sestaga agado de la likvida registaro de Gyula Peidl
- 1922: Asocio de Poloj en Latvio fondiĝis
- 1927: Dua Pola Respubliko: brigada generalo kaj piloto de Pola Soldataro Włodzimierz Zagórski pereis senspure
- 1932: Venecio: la 1-a Festivalo de Venecio komenciĝis
- 1934: En Krakovo oni komencis konstrui holmon de Piłsudski
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: regopovoj de Ĝenerala Gubernio permesis al poloj kaj judoj sendi telegramojn eksterlanden nur laŭ konsento de sekurec-polico; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Estonio estis aneksita de Sovetunio surbaze de la germana-soveta pakto Ribbentrop-Molotov kun la sekreta aldona protokolo; el Budapeŝto "Wieści Polskie" informis, ke la unua soveta trajno alvenis de Lida al Vilno sur nova fervoja trako kun plilarĝigita ŝpuro; prezidanto de la Lenin-Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj, genetikisto Nikolaj Vavilov arestita en Sovetunio kaj poste kondamnita al mortpuno pro falsaj akuzoj pri spiona agado kaj kritiko de Trofim Lisenko
- 1941: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Arbaro de Białowieża 51 virojn kaj 3 virinojn, 24 judojn de Hajnówka, pli ol 100 polojn en Grajewo kaj 12 rezervoficirojn en Grabarka (pilgrimejo de ortodoksismo); Orienta Fronto: en Estonio germana 18-a Armeo atingis bordon de la Finna golfo (en la regiono Lääne-Virumaa); en regiono de Talino 10-a Armea Korpuso de 8-a Armeo estis izoligita
- 1942: Operaco Reinhardt: Germanoj masakris 2-3 mil judojn en la geto de Zdzięcioł (Grodna regiono); ĝendarmoj kaj soldatoj de Wehrmacht mortigis apud Łuków 14 fuĝintajn sovetajn militkaptitojn; al koncentrejo Treblinka alvenis laŭvica transporto de judoj el Varsovio - interalie estis murditaj per gaso kun 192 georfoj Janusz Korczak (rifuzinta proponon de liberigo) kaj Stefania Wilczyńska; dum Granda Kampanjo (Grossaktion Warschau), estis pafmortigita Roman Kramsztyk, pentristo, desegnisto, kunkreinto de la Societo de Polaj Artistoj "Rytm" (Ritmo); germana 1-a Kirasita Armeo atakanta direkte al Majkopo transiris riveron Kubano apud Armavir
- 1943: 24 loĝantoj de pola vilaĝo Wirkowice en Lublinio estis pafmortigitaj de germana polico; trupoj de Centra Fronto liberigis Kromi (Orjola provinco) kaj Voroneĵa kaj Stepa Frontoj kelkaj urboj de Ĥarkiva provinco; Itala kampanjo: sur Sicilio usona 7-a Armeo okupis Troina, kaj brita 8-a Armeo Adrano kaj Biancavilla; nokte soveta aviado atakis fervojajn nodojn de Ĥarkiv, Brjansk kaj stacidomon Mga
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): germanoj la duan tagon daŭrigis murdadon kun torturoj en la Masakro de Wola (por tiamaniere, pere de kruelaj militkrimoj, kapitulacigi la urbon), interalie oni pafmortigis 100-200 pacientojn kun skipo de la infana malsanulejo je la nomo al Karol kaj Maria kaj 30 redemptoranojn; germanaj taĉmentoj ekatakis kaj ligis kontakton kun izoligita registara kvartalo kun guberniestro de la varsovia distrikto; Volini-Galicia genocido: unua atako de la Ukraina Ribela Armeo al Baligród (proksime al Lesko) — kadre de planata etna purigo de Orienta Malgrandpolujo oni masakris 42 polojn; en Krakovo polico surstrate arestis ĉirkaŭ 8 mil polajn virojn por eviti eksplodon de la ribelo, kaj de apuda laborkoncentrejo en Płaszów foriris transporto kun ĉirkaŭ 8 mil malliberigitoj al koncentrejo en Aŭŝvico; venko de germanoj super 1-a Armeo de Pola Soldataro, subigita al la Ruĝa Armeo, pri pontokapoj apud Dęblin kaj Puławy - dum oktaga batalado pereis 873 polaj soldatoj, dum la semajno sovetaj trupoj el la 69-a Armeo kaj 8-a Gvardia Armeo povis progresi surfronte; en arbaro apud vilaĝo Wólka Waniewska (Distrikto Białostocki) patrola SS-taĉmento murdis 61 kaŝiĝantajn loĝantojn de apudaj vilaĝoj; en Lublin NKVD arestis komandanton de la 9-a Infanteria Divizio de Pola Enlanda Armeo; Teŝinio/Zaolzie: venĝe pro morto de 2 gestapanoj germanoj pafmortigis 36 virojn, en tio 27 polojn, ĉefe de Životice; trupoj de la 4-a Ukraina Fronto konkeris Drohobiĉ marŝante al Ĉeĥoslovakio; Skotlando: de ĉiuj ambonoj estis legata epistolo de episkoparo de Edinburgo defende al rajtoj de Pollando, kion komunista "Daily Worker" nomis "kampanjo de disvastigo de kontraŭsoveta veneno"
- 1945: Atoma genocido kadre de Pacifika Fronto: je la oka kaj kvarono laŭ la loka tempo super Hiroŝimo eksplodis la usona atombombo Little Boy - faligita de la bombaviadilo Enola Gay - dum kelkdeko da sekundoj el ĉ. 370-mila loĝantaro pereis 78 mil homoj, pli ol 37 mil vundiĝis, ĉirkaŭ 14 mil perdiĝis, kaj la urbo detruiĝis 80%; Sovetunio restarigis diplomatiajn rilatojn kun Rumanio
- Postmilito
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: pro malfondo de la Konsilio de Nacia Unueco kaj retiriĝo de la okcidentaj potencoj pri agnosko de la pola ekzila registaro en Londono kolonelo Jan Rzepecki malfondis la subteran Delegitaron de Armitaj fortoj por la Lando
- 1946: La plej granda entombigo okazis sur la Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj, kien oni alveturigis 5,5 tunojn da cindroj (kun 117 ĉerkoj) de murditaj kaj bruligitaj personoj en la unuaj tagoj de la ribelo de Varsovio sur terenoj de estinta Ĝenerala Inspektejo de Armitaj fortoj (Aleoj Ujazdowskie), la sidejo de Gestapo apud aleoj Szucha kaj dum la masakro de Wola (ekplanita de Hitler per buŝa ordono, la genocido de ĉiuj 900 000 loĝantoj de Varsovio el la 1-a de aŭgusto 1944)
- 1947: Brazila Socialista Partio estis fondita
- 1960: Kastrisma revolucio: Kubo ŝtatigis usonan kaj fremdlandan havaĵon
- 1961: La dua sovetia kosmonaŭto German Stepanoviĉ Titov flugis eksterteren
- 1962: Britaj kolonioj: Jamajko sendependiĝis - flago de Jamajko oficialiĝis
- 1964: En Nevado estis dehakita longviva pino nomata Prometeo-arbo - la plej malnova konata arbo en la mondo (ĉ. 4900 jaroj)
- 1965: Premiero de la muzikalbumo Helpu! de the Beatles
- 1966: Zajid bin Sultan al Nahajjan iĝis post puĉo emiro de Abu-Dabio
- 1969: Prototipo de Mi-12 levis 44 205 kg sur la alteco de 2255 m, kio estas mondrekordo fare de helikoptero
- 1976: Vjetnamo kaj Tajlando ligis diplomatiajn rilatojn
- 1977: Terorismo: 11 personoj pereis kaj 76 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ vardomo en la ĉefurbo de Rodezio Salisbury (hodiaŭ Harareo en Zimbabvo)
- 1985: En Rarotonga oni subskribis traktaton pri senatoma zono en Suda Pacifiko
- 1990: Senkomunismigo: en Kovno (Litovio) oni malmuntis monumentojn de Lenin kaj „Kvar komunistoj”
- 1990: Pakistana parlamento demisiis ĉefministrinon Benazir Bhutto
- 1991: Interreto: Tim Berners-Lee publikigis en Usenet detalojn kun hiperteksto pri la projekto nomita TTT - funkciigo de la unua TTT-ejo
- 1992: Registaro de Rusio postulis 7,7 miliardojn da dolaroj de baltaj landoj por retiriĝo de rusiaj trupoj kiel rekompencon de kostoj de milita kaj civila infrastrukturo, transdonota al tiuj ĉi landoj
- 1993: Papaj dokumentoj: papo Johano Paŭlo la 2-a eldonis enciklikon Veritatis Splendor
- 1995: Usona ministro pri eksteraj rilatoj Warren Christopher malfermis usonan ambasadejon en la ĉefurbo de Vjetnamo Hanojo
- 1999: Bohemio: kraŝo de du militaviadiloj, el kiuj unu trafis la loĝdomon en České Budějovice
- 2003: Bulgario: Sofia Urba Konsilio adoptis finan raporton pri la ĝenerala disvolva plano de Sofio
- 2005: En Aŭstino (Teksaso) forpasis hejma kato en la aĝo de 38 jaroj kaj 3 tagoj nomata Creme Puff
- 2010: Bronisław Komorowski iĝis prezidento de Pollando
- 2010: Pál Schmitt iĝis prezidento de Hungario
- 2011: 38 personoj (en tio 30 usonaj soldatoj) pereis en Afganio pro pafalterigo de helikoptero Boeiicantang CH-47 Chinook - la plej granda unufoja perdo de usonaj fortoj en Afganio
- 2012: Kosmoesploro: kadre de la misio Marsa Scienca Laboratorio sur Marso surgrundiĝis usona aŭtomata robota veturilo Curiosity je la 5:31 UTC
- 2015: Ĵurigo de Andrzej Duda por la ofico de la prezidento de Pollando
- 2015: Nova Sueza Kanalo ekfunkciis
- 2016: Komenco de la "pafado norde de Krimeo" - nokte de la 6-a/7-a de aŭgusto en Krimeo okazis armita konflikto inter rusiaj trupoj, poste nomita oficiale "atako de ukraina sabota taĉmento"
- 2020: Oficanta prezidento de Pollando Andrzej Duda estis ĵurigita por la dua kadenco
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- 164-a tago de rusa agreso: sude rusoj sin defendas, ukraina areo detruis 6 magazenojn de municio, oriente atakas en du direktoj - sur batalkampo estis rimarkita irandevena senpilota aviadilo (46 estas transdonataj al Rusio); matene rusoj pripafis Dnipropetrovskan provincon detruante domojn kaj antaŭlernejon, 3 personoj estis vunditaj; laŭ ukraina akuzistaro 361 infanoj pereis, 702 estis vunditaj, plejmulto en la provincoj: donecka, ĥarkiva, kieva, ĉernihiva, luganska, mikolajiva, ĥersona kaj zaporiĵa; oni tute detruis 230 edukejojn kaj 2 200 parte; apud Buĉa en amasaj tomboj oni ĝis nun trovis 1 300 korpojn de civiluloj; laŭ Rusia Defend-Ministeri 80 eksterlandaj solduloj pereis pro pripafo post rifuzo forlasi siajn poziciojn ĉirkaŭ Dnipro, kaj pli ol 500 ukrainajn soldatojn kune kun eksterlandaj; de la 30-a de julio Ukrainion forlasis 283 mil personoj, samptempe revenis de eksterlando 304 mil; pasinttage de Donecka provinco estis evakuitaj 601 personoj — en pripafata provinco 5 persooj pereis kaj 14 civiluloj estis vunditaj; en Ĥersono rusoj minis infrastrukturon liverantan gason, kurenton kaj akvon
- Mondreago: Solduloj de Grupo Wagner varbis por la milito pli ol 1 800 malliberigitojn el ne malpli ol 17 punkolonioj en 10 regionoj — 680 de Jaroslavla provinco, 400 de Rjazanja provinco, 270 de Tula provinco, 250 de Arĥangelska provinco, 130 de Komia Respubliko; Nord-Makedonio transdonis al Ukrainio tankojn kaj aviadilojn;
- 2023: Aer-Defendo de Ukrainio paffaligis 30 krozmisilojn kaj 27 Ŝahed vespere kaj nokte; Ĝenerala Stabo de Ukrainio informis, ke Rusio perdis 249 700 soldatojn de la invadkomenco, 590 viktimojn pasinttage — pasintsemajne 4 mil rusiaj soldatoj estis likiditaj, kaj detruitaj 616 unuoj de armilaro; du pontoj kondukantaj al Krimeo en okupata Ĥersona provinco estis detruitaj; Ukrainio ricevis pafaĵojn SCALP kun atingo ĝis 290 km; en Sumia provinco rusoj pripafis 20 lokojn, oni registris 139 eksplodojn
- Mondreago: Britio: de la invadkomenco Rusio perdis ne malpli ol duonon de siaj aerparaŝutaj fortoj; brulas fabriko de sportiloj en rusa Dmitrov; incendio de rusa grenejo en Krasnodara regiono; Zuzana Čaputová permesis al 9 slovakoj aniĝi al ukraina armeo, trioble pli da petoj estis forĵetitaj; en Ĝido ĉefo de kancelario ĉe prezidanto de Ukrainio renkontiĝis kun pli ol 30 eksterlandaj delegitaroj — oni konfirmis estimon de netuŝebleco de ŝtatlimoj kaj principoj de UN
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1605: Johann Philipp von Schönborn, germana teologo kaj romkatolika episkopo (m. 1673)
- 1619: Barbara Strozzi, itala kantistino kaj komponistino de baroko (m. 1677)
- 1638: Nicolas Malebranche, franca raciisma filozofo kaj katolika pastro, provanta sintezigi la pensaron de Sankta Aŭgusteno kaj de Descartes, okupiĝanta pri Eŭzebo de Cezareo kaj Sokrato, honora membro de la Akademio de Sciencoj de Francio (m. 1715)
- 1644: Louise de La Vallière, amantino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (m. 1710)
- 1651: Fénelon, franca teologo, poeto kaj verkisto, membro de Franca Akademio (m. 1715)
- 1697: Karolo la 7-a, princo-elektisto de Bavario, imperiestro de Sankta Romia Imperio (m. 1745)
- 1715: Luc de Clapiers, franca verkisto kaj moralisto (m. 1747)
- 1753: August Friedrich Wilhelm Crome, germana pedagogo, teologo kaj statistikisto (m. 1833)
- 1765: Petro Mavromiĥalis, greka militisto kaj politikisto, komencinta grekan militon de sendependiĝo (m. 1848)
- 1766: William Hyde Wollaston, angla kemiisto kaj medicinisto, malkovrinto de paladio, rodio kaj osmio (kunlabore) (m. 1828)
- 1789: Friedrich List, germana ekonomikisto kaj politikisto (m. 1846)
- 1809: Alfred, Lord Tennyson, angla poeto de Viktoriana epoko (m. 1892)
- 1818: János Marschalkó, hungara skulptisto, konata i.a. de la skulptaĵo Sankta triunuo en Csongrád (urbo) (m. 1877)
- 1844: Alfredo (Saksio-Koburgo kaj Gotao), germana nobelo, filo de Viktoria (Britio) (m. 1900)
- 1849: József Málik, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1901)
- 1855: Otto Liebetrau, germana politikisto, urbestro de Gotha (m. 1928)
- 1868: Paul Claudel, franca katolika poeto kaj dramisto, simbolisto (m. 1955)
- 1870: Josep Pratdesaba, kataluna astronomo kaj esperantisto, propagandisto ĉe sciencaj medioj (m. nekonata)
- 1876: Jenő Diénes, hungara porjunulara verkisto (m. 1946)
- 1874: Frigyes Hajdu, hungara advokato, redaktoro (m. 1944)
- 1881: Alexander Fleming, skota Nobelpremiita bakteriologo, malkovrinto de penicilino (m. 1955)
- 1881: István Lázár, hungara verkisto, scenaristo (m. 1936)
- 1884: Kenneth Scott Latourette, usona historiisto pri kristanismo (m. 1968)
- 1895: Ernesto Lecuona, kuba komponisto (m. 1963)
- 1897: Henri Micard, franca instruisto, esperantisto, framasono, fondinto de Esperantista centro Kastelo Greziljono, edzo de Marie-Therese Micard (m. 1966)
- 1899: Sándor Hugó Blazsek, rumania hungara redaktoro, gazeteldonisto, ĵurnalisto (m. 1981)
- 1900: Erich Wilke, germana komunisto (m. 1934)
- 1900: Edmund Jaraczewski, pola esperantisto ligita kun Varsovio, socia aktivulo, membro de Pola Esperanto-Societo kaj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, fondinto de kvartala filio de Pola Esperanto-Asocio (m. 1991)
- 1902: Sylvain Arend, belga astronomo okupiĝanta pri astrometrio, malkovrinto de 51 asteroidojn (m. 1992)
- 1906: Vic Dickenson, afro-usona ĵaz-trombonisto (m. 1984)
- 1911: Lucille Ball, usona komedia aktorino, konata de la serio Mi amas Lunjon (m. 1989)
- 1911: Ji Xianlin, ĉina historiisto, paleografo, verkisto (m. 2009)
- 1912: Mirin Daĵo, nederlanda sanigisto, mediumo, viziulo, konata de sia paranormaleco, pluraj gardanĝeloj kaj fakiraj kapabloj, esperantisto (m. 1948)
- 1915: István Nemes, rumania hungara juristo, aktivisto de Hungara Popolligo, profesoro de la Universitato de Kluĵo (m. 1984)
- 1918: Norman Granz, usona ĵaz-entreprenisto (m. 2001)
- 1918: László Szabó, rumania hungara ĵurnalisto publikiginta en Justeco, Kulturo, Semajno, Helikon (m. 1997)
- 1920: Ákos Máthé, rumania hungara kuracisto pri nervoĥirurgio (m. 1997)
- 1925: Stanisław Kałużyński, pola orientalisto, esploristo de Centra Azio kaj Siberio, fakulo pri altaja kultur-heredaĵo, populariganto de Mongolio (m. 2007)
- 1925: Karel Franc, ĉeĥa esperantisto el Pardubice, aktivulo de Somera Esperanto-Tendaro Lančov, kontribuinta al Esperanto-vortaro pri aviado, honora membro de ĈEA (m. 2015)
- 1926: Horst Kasner, germana teologo (m. 2011)
- 1928: Andy Warhol, usona artisto, unu el la ĉefuloj de la arta movado konata kiel poparto (m. 1987)
- 1930: Abbey Lincoln, usona ĵaz-kantistino kaj aktorino (m. 2010)
- 1937: Baden Powell, brazila komponisto kaj gitaristo (m. 2000)
- 1941: Ferenc Csaba László, rumania hungara ĵurnalisto
- 1942: Evelyn Hamann, germana aktorino, televida partnerino de Loriot (m. 2007)
- 1946: Marie-France Conde Rey, franca esperantistino (m. 2023)
- 1946: Peter Simonischek, aŭstra aktoro (m. 2023)
- 1947: Leszek Kordylewski, pola-usona biologo, tradukisto, esperantisto
- 1954: Péter Egyed, rumania hungara filozofo, universitata profesoro
- 1969: Árpád Furu, rumania hungara arkitekto, artmonumentdefenda fak-inĝeniero
- 1972: Geri Halliwell, angla kantistino kaj aktorino
- 1972: László Béres, rumania hungara teatra reĝisoro
- 1972: Attila Simon, hungara ĵurnalisto, poeto
- 1983: Robin van Persie, nederlanda futbalisto
- 1989: Yu Wenxia, ĉina modelino, Mond-Belulino de 2012
- 1998: Jack Scanlon, angla infana aktoro
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 258: Siksto la 2-a, greka papo, martiro kaj sanktulo
- 523: Hormisdaso, papo, sanktulo (n. 478)
- 750: Marvano la 2-a, lasta umajida kalifo (n. 691)
- 966: Berengaro la 2-a, reĝo de Italio, ekziligita (n. ĉirkaŭ 900)
- 1195: Henriko la Leono, duko de Saksio kaj Bavario (n. 1129)
- 1221: Sankta Dominiko, hispana sanktulo, fondinto de la predikista oredeno de dominikanoj (n. ĉirkaŭ 1170)
- 1272: Stefano la 5-a, reĝo de Hungario (n. 1239)
- 1414: Ladislao la 1-a, reĝo de Napolo, lasta el la familio Anĵuo-Sicilio (n. ĉirkaŭ 1376)
- 1458: Kaliksto la 3-a, papo strebanta rekonkeri Konstantinopolon, rehonoriginta Johana de Arko kaj fiksinta feston de transfiguriĝo (n. 1455)
- 1553: Girolamo Fracastoro, itala humanisto, kuracisto, filozofo, poeto, astronomo, geografo kaj beletristo, profesoro pri logiko en la Universitato de Padovo (n. 1476)
- 1637: Ben Jonson, angla dramisto, aktoro kaj poeto (n. 1572)
- 1657: Bohdan Ĥmelnickij, gvidanto de kozaka ribelo kontraŭ Pollando, nacia heroo de Ukrainio (n. 1596)
- 1660: Diego Velázquez, hispana pentristo (n. 1599)
- 1686: Paul Hainlein, germana komponisto de baroko (n. 1626)
- 1700: Johann Beer, germana poeto, muzikisto kaj desegnisto (n. 1655)
- 1721: Christian Friedrich Hunold, germana verkisto kaj jursciencisto (n. 1681)
- 1746: Kristiano la 6-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1699)
- 1757: Ádám Mányoki, hungara baroka pentristo (n. 1676)
- 1792: Gedeon Ráday, hungara poeto, tradukisto, politikisto, posedanto de biblioteko (n. 1713)
- 1815: Wilhelm Reinwald, germana arkivisto kaj lingvisto (n. 1737)
- 1837: Johann Nepomuk Schelble, germana dirigento, kantisto kaj pedagogo (n. 1789)
- 1842: Heinrich Schmidt, porcelanpentristo germana (n. ĉirkaŭ 1788)
- 1859: Ludwig Roß, germana arkeologo kaj filologo (n. 1806)
- 1862: Valentin Rost, germana instruisto, asekurfakulo kaj leksikografo de la greka lingvo (n. 1790)
- 1895: George Frederick Root, usona kantverkisto kaj komponisto (n. 1820)
- 1904: Eduard Hanslick, aŭstra muzikkritikisto kaj verkisto (n. 1825)
- 1911: Florentino Ameghino, argentina naturhistoriisto (n. 1854)
- 1913: Reginald Robinson Lee, gvatisto sur RMS Titanic (n. 1870)
- 1924: Bartholomäus von Werner, germana mararmeisto kaj verkisto (n. 1842)
- 1925: Gregorio Ricci-Curbastro, itala matematikisto, inventinto de la tensor-kalkulo, verkanta pri diferenciala geometrio (n. 1853)
- 1931: Bix Beiderbecke, usona ĵazmuzikisto kaj kornetisto (n. 1903)
- 1942: Viktimoj de holokaŭsto el Varsovia geto, gasumitaj kune kun 192 judaj infanoj en germana ekstermejo Treblinka, kunfondintoj de la Domo de Orfoj:
- Janusz Korczak, pola-juda kuracisto kaj pedagogo, verkisto de porinfana literaturo (n. 1878)
- Stefania Wilczyńska, pola-juda edukistino kaj pedagogino (n. 1886)
- 1942 (aŭ la 8-an de aŭgusto): Zofia Zamenhof, pol-juda infankuracistino de internaj malsanoj en Varsovio, filino de L. L. Zamenhof (n. 1889)
- 1943: Kamiel Callewaert, belga historiisto kaj regula kanoniko
- 1944: Krystyna Wańkowicz, pola flegistino, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenantino de la Ribelo de Varsovio (n. 1919)
- 1946: Joseph Rheden, aŭstra astronomo okupiĝinta pri astrofotografio (n. 1873)
- 1949: Ŝirvani Kostojev, partopreninto de la Granda patriota milito, Heroo de Rusio (n. 1923)
- 1967: Lajos Áprily, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1887)
- 1969: József Cserhát, hungara poeto kaj redaktoro (n. 1915)
- 1969: Theodor Wiesengrund Adorno, germana filozofo, sociologo, muzikteoriisto, reprezentanto de Frankfurta Skolo kaj kritika teorio (n. 1903)
- 1973: Fulgencio Batista, prezidento de Kubo, diktatoro, elmigrinto (n. 1901)
- 1978: Paŭlo la 6-a, papo dum kies pontifikeco akceptiĝis teologia konstitucio Lumen Gentium de la Dua Vatikana koncilio, beatigita (n. 1897)
- 1986: Klára Tabódy, hungara-itala aktorino kaj pentristino (n. 1915)
- 1988: Francis Ponge, franca komunista verkisto, membro de la franca rezistado (n. 1899)
- 1994: Domenico Modugno, itala kantisto, komponisto, gitaristo kaj aktoro, estrarano de Itala Radikala Partio (n.1928)
- 1998: André Weil, franca matematikisto (n. 1906)
- 2001: Jorge Amado, brazila verkisto (n. 1912)
- 2002: Edsger Dijkstra, nederlanda komputikisto, pioniro pri komputado (n. 1930)
- 2005: Vizma Belševica, latva verkistino (n. 1931)
- 2005: Ibrahim Ferrer, kuba muzikisto kaj kantisto (n. 1927)
- 2009: Mihály Stefán, hungara inĝeniero pri metalurgio, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1932)
- 2010: Tony Judt, usona-brita historiisto kaj verkisto (n. 1948)
- 2012: Robert Hughes, aŭstralia artokritikisto, verkisto kaj produktoro de dokumentaj filmoj (n. 1938)
- 2016: Paul Gubbins, angla ĵurnalisto, universitata lekciisto, redaktoro de "La Brita Esperantisto" kaj ĉefredaktoro de "Monato", prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto-verkisto kontribuanta al "Fonto" kaj "Beletra Almanako", plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, instruisto de Nord-Amerika Somera Kursaro, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Dekduopa festo de la Transfiguriĝo de la Sinjoro sur la monto Tabor
- Hormisdaso, papo, sanktulo
- Nacia tago en Bolivio, tago de la sendependiĝo (1825)
- Japanio: Hiroŝima Pacmemora Ceremonio - ĉiujare okaziĝanta en Hiroŝimo
- Nacia tago en Jamajko, tago de la sendependiĝo (1962)
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: datreveno de la ekregado de ŝejĥo Zajid bin Sultan al Nahajan
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 6-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.